Bibliaj tekstoj, meditoj kaj preĝoj por la Ok tagoj

5-a tago : Preĝu senĉese kun pacienca koro
  Estu paciencaj kontraŭ ĉiuj (1Tes 5, 14)


Eli 17, 1-4Kial ?
La tuta komunumo de la Izraelidoj elmoviĝis el la dezerto Sin laŭ siaj tagvojoj, kiel ordonis la Sinjoro; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki. Kaj la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris: Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili: Kial vi malpacas kontraŭ mi? kial vi provas la Sinjoron? Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraŭ Moseo, kaj diris: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo? Tiam Moseo kriis al la Sinjoro, dirante: Kion mi faros kun ĉi tiu popolo? baldaŭ povas okazi, ke ili min ŝtonmortigos.

Psa 1 - Doni sian frukton en sia tempo
Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj,
Nek staras sur vojo de pekuloj,
  Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
  Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Sinjoro,
Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.
Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,
  Donanta sian frukton en sia tempo,
  Kaj kies folio ne velkas;
Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.
Ne tiel estas la malpiuloj;
  Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.
   Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo,
Nek la pekuloj en societo de piuloj.
Ĉar la Sinjoro konas la vojon de piuloj;
Sed la vojo de malpiuloj pereos.

1Tes 5, 12a.13b-18 - Estu paciencaj kontraŭ ĉiuj
Ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras ĉe vi kaj estras ĉe vi en la Sinjoro kaj vin admonas, kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia. Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraĝigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ ĉiuj. Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj. Ĝoju ĉiam; preĝu senĉese; pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.

Luk 18, 9-14 - Humila preĝo
Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: Du homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto. Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵojn el ĉio, kion mi akiras. Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo. Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

Preĝo
Ho Sinjoro faru nin Viaj disĉiploj aŭskultantaj Vian Vorton tage kaj nokte. Sur nia vojiro al la unueco, donu al ni ke ni scipovu esperi la fruktojn en ilia tempo. Kiam la antaŭjuĝoj kaj la malfidemo supervenkas, donu al ni la humilan paciencon necesan por la repaciĝo. Ni Vin petegas.