Tekstoj por la
Preĝo-Semajno por la Unueco de la Kristanoj
kaj por la tuta jaro 2008

Preĝu senĉese (1Tes 5, 17)


Tradicie la Semajnon de preĝado por la unueco de la Kristanoj oni celebras de la 18a ĝis la 25 a de Januaro. Tiuj datoj estis proponitaj en 1908a de Paul Wattson por interligi la tempoperiodon inter la festo de sankta Petro kaj tiu de sankta Paŭlo.Tiu elekto, do, havas simbolan signifon . En la suda hemisfero, kie januaro estas monato de somera feriado, oni preferas elekti por tiu semajno de preĝado alian periodon, ekzemple proksime de la Pentekosto (laŭ sugesto de la movado Fido kaj Konstitucio en 1926a), kiu ankaŭ prezentiĝas kiel alia simbola dato por la unueco de la Eklezio.

Konservante tiun flekseblecon en la menso, ni kuraĝigas vin konsideri tiujn ĉi tekstojn kiel inviton trovi aliajn okazojn dum la tuta jaro por esprimi la nivelon de komuneco, kiun la eklezioj jam atingis por kune preĝi cele al la plena unueco kiun Kristo deziras.

Adapti la tekstojn
La tekstojn kiujn oni proponas ĉi tie devos esti adaptitaj al la realaj bezonoj de la plej diversaj landoj kaj lokoj, al la malsamaj liturgiaj, devotecaj, kaj soci-kulturaj medioj. La adaptigo devus deveni el ekumena kunlaboro kiu eble kreiĝos kie ĝi ankoraŭ ne ekzistas. Por kiuj deziras preĝi private, la tekstoj prezentitaj ĉi tie povas kuraĝigi la preĝadon mem rememorante al ili ke ili kunpreĝas kun ĉiuj kiuj preĝas tra la tuta mondo por plia videbla unuiĝo de la Eklezio de Kristo.
 
Biblia teksto
Ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras ĉe vi kaj estras ĉe vi en la Sinjoro kaj vin admonas, kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia. Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraĝigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ ĉiuj. Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj. Ĝoju ĉiam; preĝu senĉese; pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi. (1Tes 5, 12a.13b-18)
 

Bibliaj tekstoj, meditoj kaj preĝoj por la Ok tagoj

1-a tago : Preĝu ĉiam (18 jan.)
2-a tago : Preĝu ĉiam, fidu nur Dion (19 jan.)
3-a tago : Preĝu senĉese por la konvertiĝo de la koroj (20 jan.)
4-a tago : Preĝu ĉiam por la justeco (21 jan.)
5-a tago : Preĝu senĉese kun pacienca koro (22 jan.)
6-a tago : Preĝu ĉiam por havi la gracon labori kun Dio 23
7-a tago : Preĝu por tio kion ni bezonas (24 jan.)
8-a tago : Preĝu ĉiam por ke ili estu unu (25 jan.)

Fontoj, ligiloj